Oulu

Urbo
Universitato
Esperanto- Societo de Oulu


14.3.2008

Ĵazo (Fonto: Vikipedio)

Ĵazo estas Muzikspeco, kiu kreiĝis ĉirkaŭ la jaro 1900 en Usono, speziale en Nov-Orleano kiel mikso de afrika kaj eŭropa muzikoj. Radikoj troviĝas en bluso, nigrula laborkantado, nigrulaj preĝkantoj (Negro Spirituals) kaj gospelo.

Ĵazon markas ĝiaj improvizo kaj esprima spontaneco. La individua artisto centras, kun siaj sonemoj kaj personaj trajtigoj. Alia grava trajto estas la svingo, aparta sento pri tempo kaj ritmo. La ĵaza harmonio tre proksimas al la eŭropmuzika, escepte de la tielnomataj bluaj notoj (blue notes), kiuj ja ankaŭ gravegas en bluso.


Historio de ĵazo

En 1890 ekis la ragtimo, al kiu mankis improvizo, sed kiu ja havis svingon (ragged time = distirita tempo). Verŝajne la plej konata verko de tiu ĉi epoko estas "The Entertainer" de Scott Joplin.

Tradicia ĵazo:

Ekde 1900: nov-orleana ĵazo

Ekde 1910: diksilando

Ekde 1920: ĉikaga ĵazo

Ekde 1930: svingo

Moderna ĵazo:

Ekde 1945: bopo

Ekde 1950: freŝa ĵazo, malmola bopo

Ekde 1960: libera ĵazo

Ekde 1975: fuzia muziko

Ĵaz-muzikistoj

• Louis Armstrong
• Dave Brubeck
• John Coltrane
• Chick Corea
• Miles Davis
• Paul Desmond
• Duke Ellington
• Dizzy Gillespie
• Benny Goodman
• Billie Holiday
• Keith Jarrett
• Theo Jörgensmann
• Scott Joplin
• John Mclaughlin
• Thelonious Sphere Monk
• Jelly Roll Morton
• Charlie Parker
• Django Reinhardt
• Artie Shaw
• Nina Simone
• Toots Thielemans
• Joe Zawinul
kaj en Esperantujo:
• Flávio Fonseca


Pli en Vikipedio

Ei kommentteja: